|
||||||||||||||||||||||
![]() Koran bonvenon sur la hejmpaĝo de "fahrrad-gestohlen.de" (biciklo-ŝtelita)![]() ![]() Senco de ĉi tiu retpaĝo
Ĉi tiuj (kaj similaj) paĝoj en la interreto iam estiĝu
la koŝmaro por bicikloŝtelistoj kaj -ricelistoj.
Tiumomente 12857 ŝtelitaj bicikloj estas registritaj sur ĉi
tiuj paĝoj. Kiam ĉiu ŝtelita biciklo estos
registrita en la reto, tiam ne plu havos sencon ŝteli biciklojn.
Nek la vendo nek la propra uzado plu eblos.
La ŝtelita biciklo en la mano de nelaŭleĝa posedanto
iĝos varmega terpomo kaj pere de la serĉo en la
reto retrovos la vojon al la proprietulo.
KotizojPor vi ni ne postulos kotizojn. Nek por la trarigardado de ĉi tiuj paĝoj, nek por la mendo de anonco. Trafi du celojn per unu ŝtono...Ĉi tiuj paĝoj estu sencohava legaĵo ankaŭ por ĉiuj, kies biciklo ankoraŭ ne estis rabita. Ĉiu anonco ĉi tie enhavas indikojn pri la maniero de la kontraŭŝtela sekurigo. Tiel ĉiu povas legi, kio *ne* sufiĉas. Kaj ĉiu povas por si mem tiri konsekvencojn. Eble iun tagon oni tute kutime sekurigas sian biciklon per tri seruroj. Du por ligi la radojn kun la framo, kaj unu por fiksi la framon ekz. al lanterno. Viaj indikoj
Ni ĉiam denove ĝojegas pri viaj retmesaĝoj,
kiuj enhavas indikojn pri tajperaroj aŭ aliaj konsiloj. Ĉar
ankaŭ se niaj paĝoj postlasas tre profesian impreson, tamen
temas pri nonprofitcela portalo. Bedaŭrinde
ni ne disponas je altepagita konsilantaro. Viaj indikoj ĉiam
estas bonvenaj kaj grandparte kontribuas al la
sukceso de ĉi tiuj paĝoj. Ankaŭ kaj ĝuste nun
plivastigante la paĝaron al la kvar lingvoj germana,
angla, franca kaj hispana ni estas dankema pri ĉiu konsilo.
Nia "blogo"Ni ĉiam denove konstatas, ke okazas registrado de ŝtelita biciklo nokte je la unua, la dua aŭ la tria, kio montras, ke la ŝtelo povas malhelpi la dormon. Kaj montriĝas, ke la ŝtelo de biciklo povas postlasi ege pli profundajn vundojn ol oni imagas kiel nekoncernita. Parolante pri ŝtelita biciklo, ne temas pri iu ajn aĵo, kion oni povas reaĉeti ĉiutempe. Ne, por biciklo kun altvalora ŝanĝilo, risortaro ktp. oni ja elspezis "malmulton". Por bona biciklo oni eble severe laboris tutan monaton. Biciklo, kiun mi intense uzas por sportaj aktivaĵoj, antaŭenigis mian sanon, al ĝi mi ŝuldas mian agemon. Ĝi akompanas min sur mia vojo al la lernejo, al la universitato, al la laborejo, dum la libertempo. Kaj kiam tiu ĉi "kamerado" estas ŝtelata, ekiĝas emocioj. Por ke oni povu ellasi la koleron, ni plivastigis nian portalon per "webblog". Serĉo en la TTT per serĉmaŝinoj
Tiu, kiu intencas persekuti ŝtelitan biciklon en la interreto, nenecese timas,
ke atendos lin granda kvanto da laboro. Ĉar li agas laŭ la sekva,
malĝusta skemo:
Malfermaj landlimojĜuste hodiaŭ, en tempoj de malfermaj landlimoj, ne sufiĉas serĉi ŝtelitan biciklon nur ene de la landlimoj aŭ eĉ nur ene de la komunumo. Hodiaŭ oni rapide metas ŝtelitan biciklon en aŭton kaj transportas ĝin eksterlanden. Tial ni volas limigi ĉi tiujn paĝojn ne nur al unu lando, male la portalo pretas por multnacia uzado. Enhavo de ĉi tiu portalo
|
Und hier finden Sie ![]() |
|||||||||||||||||||||
|
|
|
||||||||||||||||||||
Datenschutz | Impressum | Kontakt
Copyright © 2021 by EDV-BRAND, Bad Breisig |
Besucherzähler
|
|||||||||||||||||||||
|
|
|